Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso
Aspekto
La Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso (angle University of California, Los Angeles), kutime nomita UCLA [ju si el EJ], estas fondita en 1919 kiel la suda branĉo de la Universitato de Kalifornio. Ĝi situas en Westwood, en la okcidenta parto de la urbego Los-Anĝeleso.
Aktuale, la universitato enhavas pli da 35 000 studantoj.
UCLA ĝuas tradician konkurencon kontraŭ la proksima Universitato de Suda Kalifornio, tamen la du universitatoj kutime kunuzas rimedojn kaj intersendas instruistojn.
Elektitaj instruistoj
[redakti | redakti fonton]- D-ro Stephen Zamenhof tie estis profesoro pri biokemio
- György Grűner, hungara fizikisto
- Károly Holczer, hungara fizikisto
- Julius Rebek
- Anna Szabolcsi, hungara lingvisto
Elektitaj studentoj
[redakti | redakti fonton]- Krisztina Goda, hungara reĝisoro
- Róbert Gulya, hungara komponisto