Lampedusa e Linosa estas komunumo de Italio. Ĝi konsistas el la Pelagaj insuloj, insularo de vulkana origino en la Mediteraneo inter Tunizio, Malto kaj Sicilio - nome la insuloj Lampedusa, Linosa kaj la plej eta, neloĝata insulo Lampione. La teritorio apartenas al la regiono Sicilio kaj al la provinco Agriĝento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 505 loĝantoj. Lampedusa e Linosa sume kovras areon de 25,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 258 loĝantoj/km².
En la lastaj jaroj, pro sia proksimeco al Eŭropo (205 km el Sicilio) kaj al Afriko (113 km el Tunizio), la insulo iĝis celo de afrikaj migrantoj, kiuj provas eniri en Eŭropon kaj atingas la insulon per improvizitaj boatoj venantaj de Gabès, Zarzis el Tunizio aŭ de la libia marbordo. La fenomeno komenciĝis en 1992 kaj de tiam daŭre intensiĝis; tio iĝis politika prem-rimedo de la libiaj aŭtoritatoj al Italio kaj Eŭropa Unio. La insulo tiel akceptis 23 000 migrintojn en 2005 (13 000 en 2004 kaj 8 000 en 2003) - la nombroj dum la sekvaj jaroj de la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj daŭre plu altiĝis.