Klaus Berger
Klaus Berger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1940 en Hildesheim |
Morto | 8-an de junio 2020 (79-jaraĝa) en Heidelberg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | teologo universitata instruisto |
Klaus Berger plenumis siajn studojn pri teologio kaj filozofio en Munkeno, Berlino kaj Hamburgo. Certamomente oni parolis pri lia transiro al protestantismo kiam 1967 la Teologia Fakultato de Munkeno rifuzis lian doktoran disertacion en kiu li subtenis ke Jesuo ne kontraŭis la hebrean leĝon sed li ĝin interpretis laŭ la nova interhebrea sento de sia tempo. Tiu ideo, kiu dekomence aperis krom ennoviga ankaŭ unuavide ne favora al kristanismo, fine estis akademie akceptita de la Fakultato de Munkeno 1991 kaj nun estas preskaŭ oficiala inter fakuloj de la katolikaj studcentroj. Reale la laika Berger deklaris ke mem neniam pensis forlasi la katolikan kredon. Ekde 1974 li profesoris pri evangelia teologio de la Nova Testamento ĉe la Fakultato de teologio de Hejdelbergo.
Li estas (2012) unu el la plej notindaj ekzegezisto de la germana lingvo, aŭtoro de tute enoviga traduko al la germana de la Nova Testamento (Das Neue Testament und frühchristliche Schriften). Lia verko Jesus (Jesuo) estis longatempe furora en la germanlingvaj landoj.
Karakterizaj tezoj de la Bergera ekzegezo
[redakti | redakti fonton]Apartaĵo lia emerĝas el la konstanta opono al la ekzegezo de Rudolf Bultmann, kies tezoj pri la Jesuo historia kunlimas kun tiuj de la Mita skolo, kvankam savantaj la historiecon de Jesuo. Laŭ K. Berger, la esploraj studoj pri figuro de Jesuo jam montris ke ĝi konturiĝas, el la evangelio kaj aliaj novtestamentaj dokumentoj, kun realaj karnaj kaj doktrinaj konotacioj nebezonantaj misformigajn mitajn interpretojn. Nur per destrukturalismaj kaj ideologiaj premisoj la metodo historia-kritika – el si mem science ĝusta - povas detrui la konkretecon de Jesuo, sed tio ne estas scienco.
Li aprobas ke ankaŭ papo interesiĝis, per la ĵusaj du libroj de Benedikto la 16-a [1], pri la “third Quest” (tria fazo) de la rekonstruo de la historieco de Jesuo, kaj trovas en la dialogo de la papo kun Jacob Neusner, la hebreista rabeno kiu parolas kun Jesuo, [1] [2]famega intelektulo de la juda medio, implicitan kunsenton kun sia doktora disertacio laŭ kiu Jesuo ne kontraŭis la hebrean leĝon. [3]
Verkoj de Klaus Berger
[redakti | redakti fonton]Multaj el tiuj verkoj estis tradukitaj al diversaj lingvoj.
- Das Neue Testament und frühchristliche Schriften. Insel, Fráncfort del Meno, 1999, ISBN 3-458-16970-9
- Wer war Jesus wirklich? (GTB 1448) ISBN 3-579-01448-X
- Darf man an Wunder glauben? (GTB 1450) ISBN 3-579-01450-1
- Ist mit dem Tod alles aus? (GTB 1451) ISBN 3-579-01451-X
- Ist Christsein der einzige Weg? (GTB 1453) ISBN 3-579-01453-6
- Wozu ist der Teufel da? (GTB 1454) ISBN 3-579-01454-4
- Wie kommt das Ende der Welt? (GTB 1455) ISBN 3-579-01455-2
- Was ist biblische Spiritualität? (GTB 1456) ISBN 3-579-01456-0
- Kann man auch ohne Kirche glauben? (GTB 1457) ISBN 3-579-01457-9
- Was gibt uns die Kraft zum Leben? (Ed. Quell) ISBN 3-579-03310-7
- Wer bestimmt unser Leben? (Ed. Quell) ISBN 3-579-03311-5
- Wie kann Gott Leid und Katastrophen zulassen? ISBN 3-579-06419-3
- Wozu ist Jesus am Kreuz gestorben? ISBN 3-579-06420-7
- Sind die Berichte des Neuen Testaments wahr? Ein Weg zum Verstehen der Bibel (Ed. Chr. Kaiser) ISBN 3-579-05193-8
- Ist Gott Person? - Ein Weg zum Verstehen des christlichen Gottesbildes ISBN 3-579-06402-9
- Von der Schönheit der Ethik (2006) ISBN 3-458-17298-X
- Glaubensspaltung ist Gottesverrat (2006) ISBN 3-629-02135-2
- Zwischen Welt und Wüste. Worte christlicher
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Profilo di Berger sul sito di Queriniana Arkivigite je 2012-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- [4] Intervjuo kun Klaus Berger
- http://sottoosservazione.wordpress.com/tag/klaus-berger/]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En la itala: Gesù di Nazaret. Dal battesimo alla trasfigurazione (Jesuo de Nazareto, Ekde la bato ĝis al transfiguriĝo) kaj Gesù di Nazaret. Dall'ingresso a Gerusalemme fino alla risurrezione (Jesuo de Nazareto. Ekde la eniron en Jerusalemon ĝis la resurekto)