Josef Vaněček
Josef Vaněček | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1923 en Devín |
Morto | 8-an de januaro 1998 (75-jaraĝa) en Pardubice |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Familio | |
Edz(in)o | Jarmila Rýznarová |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Josef VANĚČEK (naskiĝis la 7-an de januaro 1923 en Devín apud Bratislava - mortis la 8-an de januaro 1998 en Pardubice) estis ĉeĥa esperantisto, fondinto, prezidanto kaj honora prezidanto de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj.
Post finstudo de gimnazio en Brno, tuj post la dua mondmilito, li soldatiĝis kaj post plua studado en armea lernejo li iĝis oficiro, ĝis la fino de sia kariero li atingis la rangon de kolonelo. Post geedziĝo en 1950 lia edzino naskis infanojn Josef, Jan kaj Eva, pri kiuj ŝi eminente zorgis, sed bedaŭrinde en 1967 ŝi mortis.
En 1961 Josef Vaněček suferis grandan vundon de kruro post motorcikla akcidento. La postakcidenta stato estis senĉese malboniĝanta, pro kio li devis elteni dek operaciojn. Post nekonvena kuracado kaj nekonvenaj medikamentoj li subite dum du tagoj tute surdiĝis.
Ne ĉiu scipovas kompreni la tragedion, kiam homo, kies sensoj normale funkciis, subite estas ĉirkaŭita per totala silento. Li vidas, ke la homoj ion sciigas al li, ke ili volas ion demandi, sed li nenion aŭdas, nek komprenas. Kaj baldaŭ trafis lin alia plago, kiam forpasis lia edzino.
Dank‘ al tio Josef Vaněček ne kutimis rezigni, li lernis solvi ĉiujn problemojn, batali kontraŭ la malfavora sorto kaj trovi en si sufiĉajn fortojn por venki.
Li lernis Esperanton per koresponda kurso kaj trovis en ĝi sencon de sia vivo. Lia kursgvidanto doktoro Josef Hradil sugestis al li ideon helpi same al handikapitaj homoj.
En 1985 dum resaniga restado en Hrabyně li fondis kune kun dudek interesatoj Esperanto-grupon, kiu poste iĝis bazo de sekcio de invalidoj kadre de ĈEA. Dum pliaj kvin jaroj la sekcio atingis nombron de 800 anoj.
Dank‘ al kromordinara klopodo de Josef Vaněček en 1992 estiĝis memstara Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj (AEH), kiun ankaŭ UEA agnoskis kiel fakan asocion.
Josef Vaněček sukcesis aranĝi tri internaciajn kongresojn de AEH, instali memortabulon omaĝe al L. L. Zamenhof en Františkovy Lázně, regule eldonadi bultenojn Informilo kaj Antaŭen, lernotekstojn, bildvortarojn, kolekton de ludoj en Esperanto k.s. Dum lastaj kvar jaroj li kunlaboris kun sia amikino kaj poste edzino Jarmila Rýznarová.