Saltu al enhavo

Johann Ludwig Böhner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Ludwig Böhner
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1787 (1787-01-08)
en Töttelstädt
Morto 28-an de marto 1860 (1860-03-28) (73-jaraĝa)
en Gotha
Tombo Ĉeftombejo de Gotha Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Johann Ludwig Böhner
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memorŝtono ĉe la preĝejo de la naskiĝurbo de Böhne en Erfurt-Tottelstädt

Johann Ludwig BÖHNER (naskiĝinta la 8-a de januaro 1787 en Töttelstädt, mortinta la 28-an de marto 1860 en Gotha) estis germana komponisto.

De post la 6-a vivjaro Böhner instruitis fare de la patro ludi pianon, orgenon kaj violonon. Li frekventis la Erfurtan Konsilantargimnazion. En la Porinstruista seminario de Erfurto li pluse subtenitis fare de la komponisto Michael Gotthard Fischer. En 1805 li iris kiel muzikinstruisto al Gotha, poste al Jena kaj estis kelkan tempon teatra kapelestro en Nürnberg. Post la unuaj sukcesoj lia kariero en 1814 ekmalfloris pro paranojo kaj timo de demonoj.

Li migris tra tuta Germanujo seniluziiĝinte pri la rifuzo de la verkoj fare de eldonistoj. La kolegoj, i.a. Robert Schumann daŭre admiris lin sed kelkaj primokis lin pro ridinda sinprezento kies kaŭzo estis la kreskanta malforto spirita. Schumann unuafoje asertis ke Böhner estus la idolo por la figuro de la orkestrestro Kreisler ĉe E.T.A. Hoffmann, sed tio ne estas vera.

Kiel pianisto Böhner furoris pro siaj improvizadoj. En la verkoj faritaj antaŭ la 1830-a jaro aparte bone ekkoneblas lia genieco, antaŭ ĉio en la pianokonĉertoj op. 7 (1814), op. 8 (1814I kaj op. 11 (1816). La forme tute libera konĉerto Concert en Fantaisie (op. 13, 1815) eĉ anticipas per sia granda orkestra recitativo la komponajn ideojn de la 9-a sinfonio de Ludwig van Beethoven. Ĉe la Nikolao-kirko troviĝas memorŝtono por la komponisto.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Große Sinfonie d-moll, op. 140, 1844
  • Klavierquartett, op. 4, 1817
  • Concertino, op. 14, 1815
  • zahlr. Sonaten, Variationen, Fantasien, Caprices u. a. Studie f. Klavier, darunter 6 Bagatelles, op. 92, 1822 (Nr. 4 b. W. Kahl, Lyr. Klavierstücke d. Romantik, 1926)
  • Der Dreiherrenstein, romant. Oper in 2 Akten, komponiert 1810-13
  • Kantaten u. Motetten
  • Btrr. z. meiner Lebensgesch., in; Neue Leipziger Zs. f. Musik 1, 1834, S. 257-59, 261-63; J. L. B.s Lebensgesch. v. ihm selbst beschrieben, in: Thuringia, Zs. z. Kde. d. Vaterlands, 1842.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]