Heliogabalo
Heliogabalo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Marcus Aurelius Antoninus | |||||
Naskiĝo | 20-an de marto 203 en Romo | ||||
Morto | 11-an de marto 222 (18-jaraĝa) en Romo | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Tombo | Tibero vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Severan dynasty vd | ||||
Patro | Sextus Varius Marcellus (en) kaj Karakalo vd | ||||
Patrino | Julia Soaemias (en) vd | ||||
Gefratoj | nekonata valoro, Aurelia Antonina (en) kaj Aleksandro Severo vd | ||||
Edz(in)o | Aquilia Severa (en) (222–222) Annia Faustina (en) (221–222) Aquilia Severa (en) (220–221) Julia Cornelia Paula (en) (219–220) vd | ||||
Amkunulo | Hierocles (en) Zoticus (en) vd | ||||
Infanoj | Aleksandro Severo, adoptita filo ( nekonata valoroJulia Avita Mamaea (en) ) vd | ||||
Parencoj | Aleksandro Severo (adoptita filo, unuaranga kuzo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Heliogabalo (latine: plennome Caesar Marcus Aurelius Antonius Augustus; originale Varius Avitus Bassianus, alia nomformo: Heliogabalus, eventuale ankaŭ Elagabalus, vidu sube) naskiĝis en 204; mortis en 222) estis romia imperiestro ekde 218 ĝis 222. Li famis pro sia stranga -kritikata- vivstilo.
Lia patrino estis Iulia Soaemias, kies prauloj estis heredaj ĉefpastroj de la Suna dio, en la praa Sirio, en la urbo Emesa. Tie oni adoris la dion kiel Elah-Gabal (de tie la nomo Elagabalus, la formo Heliogabalus estis grekigita formo, en la greka helios signifas "suno").
La imperiestro Karakalo (Caracalla, regis 211–217) estis vere kuzo de Bassianus, sed post murdo de la imperiestro, la patrino kaj avino de Bassianus asertis, ke Bassianus estas filo de Caracalla ekster geedzeco. Ĉar ili akiris apogon de la proksime deĵorantaj taĉmentoj, la romia senato akceptis en 218 p.K. la 14-jaran Bassianus imperiestro.
Li provis enkonduki adoron de ''Sol Invictus'' (Suno Venkinta) kiel universala Dio de la Roma Imperio. Tio daŭrus ĝis la konvertiĝo de imperiestro Konstantino kaj establado de kristanismo kiel la oficiala religio de la romia imperio en 380.
La veran potencon posedis lia avino Iulia Moesa, kiu konvinkis lin jam en 221, ke li adoptu la kapablan kuzon Alexander Severus kiel filon kaj heredonton. Kiam Heliogabalus volis ŝanĝi sian pli fruan decidon kaj volis forigi Aleksandron, la gardistaro ribelis kaj murdis la imperiestron kaj ties patrinon.
Antaŭe: | Romiaj imperiestroj | Poste: |
---|---|---|
Makrino (217 - 218) | 218 – 222 | Aleksandro Severo (222 - 235) |