Saltu al enhavo

Angelus de Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Anĝelo
Sankta
Angelus de Jerusalemo
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1185 (1185-03-02)
en Jerusalemo
Morto 5-an de majo 1225 (1225-05-05) (40-jaraĝa)
en Licata
Mortis per Pikvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 5-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Angelus (en itala Sant'Angelo [santANĝelo]; n. la 2-an de marto 1185, m. la 5-an de majo 1225) estis katolika konvertito el Judismo kaj pastro de la Karmelanoj.[1][2] Li kaj lia ĝemela frato Johano (hebree יוחנן, Joĥanan) estis konvertitaj al kristanismo fare de sia patrino kaj samtempe ili iĝis monaĥoj de la Karmelanoj. Sed, male al sia frato, li retiriĝis al la dezerto kiel ermito post sia ordenigo. Poste li revenis por iri al Italio kristanigi kaj renkontiĝi kun la papo Honorio la 3-a, kiu estis papo (de la 18-a de julio 1216 ĝis la 18-a de marto 1227) por ke tiu aprobu novan regularon por la Karmelanoj.[1][3]

Lia festotago estas la 5-a de majo. Interalie li estas la kristana patrono de la italaj komunumoj Licata (kie li mortis) kaj Licodia Eubea.

Pentraĵo de ĉirkaŭ 1667 fare de Antonio de Pereda.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 "St. Angelus, Priest and Martyr (M)". Arkivigite je 2020-11-30 per la retarkivo Wayback Machine Order of Carmelites. Alirita la 22an de novembro 2020.
  2. "Saint Angelus of Jerusalem". Saints SQPN. 5-a de majo 2017. Alirita la 22-an de novembro 2020.
  3. Sant'Angelo da Gerusalemme (di Sicilia). Santi e Beati. Alirita 13a de Oktobro 2017 .