Abdel Moneim Abul Fotuh
Abdel Moneim Abul Fotuh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1951 (73-jaraĝa) en Malnova Kairo |
Lingvoj | araba • egipt-araba |
Ŝtataneco | Egiptio (1971–) Unuiĝinta Araba Respubliko (1958–1971) Respubliko Egiptio (1953–1958) Egipta Reĝlando (1951–1953) |
Alma mater | Faculty of Medicine Kasr Al Ainy Cairo University (en) Faculty of Law Cairo University (en) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto politikisto sindikatisto |
Abdel Moneim Aboul Futouh Abdel Hady (naskiĝis la 15-an de oktobro 1951), estas egipta politikisto. Li estas en 2012 ĝenerala sekretario de la Unuiĝo de Arabaj Medicinistoj kaj membro de Islama Frataro. Li estas kandidato por la prezidenteco de Egipto en 2012.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Abul Futuh studis en la Universitato de Kairo medicinon kaj juron. Li diplomitiĝis en 1976 pri medicino kun distingo kaj pri juro kun baĥeloro. Li atingis titolon de magistro en la Universitato de Helwan pri hospitala administrado.
Dum sia laboro en la universitato, Abul Futuh estis en 1973 prezidanto de la Studentaro Quasr Aini, same prezidanto de Studentaro en Kairo 1975. Pli poste, li iĝis ĝenerala sekretario de media komitato de ĉiuj egiptaj universitatoj.
Islama Frataro
[redakti | redakti fonton]Abul Futuh estis prominenta studenta gvidanto en la 1970-aj jaroj kaj klopodis por tio, ke malgrandaj islamaj organizaĵoj povu facile aliĝi al la Islama Frataro. Kiel prezidanto de Studentaro en Kairo, Abul Futuh havis faman debaton kun la tiama egipta ŝtatĉefo Anvar Sadat. Li riproĉis Sadat-on kaj lian sekvantojn kiel hipokratojn. Pro tio Sadat rompis la interparolon indigniĝante, koleriĝante.
Kiel membro de Muslima Frateco, li laboris en ties gvidantaro longtempe kaj estis unu el la „plej estimataj membroj“. Li estis arestita en 1981 kaj enprizonigita en 1996-2001.
Li ne estis en 2009 novelektita al la gvidantaro de la Islama Frataro, je iniciato de la ĉefa mondonacanto kaj ĉefa stratego de la Frateco, Ĥairat el-Ŝater. Kiam li decidis por kandidatiĝo kiel sendependulo en la prezidenta kampanjo - post eksigo de Hosni Mubarak en 2011 - kaj ne volis tiun agadon ĉesigi, la Frataro eksmembrigis lin.
Li do sukcesis konstrui larĝan bazon de apogantoj kaj la 28-an de aprilo de 2012, lin oficiale apogis la salafista Partio Al-Nour.
Ideologio
[redakti | redakti fonton]Abul Futuh asertas, ke li provas kongruigi la ideojn de la Islama Frataro kun la demokrataj principoj.