Saltu al enhavo

Lampedusa e Linosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:04, 15 dec. 2024 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Lampedusa e Linosa
Lampedusa e Linosa
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco AG Agriĝento
Geografia situo 35° 30′ N, 12° 36′ O (mapo)35.512.6Koordinatoj: 35° 30′ N, 12° 36′ O (mapo)
Alto super marnivelo 16 m
Areo 25,48 km²
Loĝantaro 6505 (2023)
Loĝdenso 258 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Lampedusa, Linosa, Cala Creta, Cala Francese, Grecale, Terranova
Najbaraj komunumoj neniuj, ĉar insularo en la Mediteraneo
Patrono Maria plej sankta de Porto Salvo
Festa tago 22-a de septembro
Nomo de loĝantoj lampedusani, linosani
Poŝtkodo 92010
Imposta kodo E431
Kodo laŭ ISTAT 084020
Telefona prefikso 0922
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Lampedusa e Linosa estas komunumo de Italio. Ĝi konsistas el la Pelagaj insuloj, insularo de vulkana origino en la Mediteraneo inter Tunizio, Malto kaj Sicilio - nome la insuloj Lampedusa, Linosa kaj la plej eta, neloĝata insulo Lampione. La teritorio apartenas al la regiono Sicilio kaj al la provinco Agriĝento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 505 loĝantoj. Lampedusa e Linosa sume kovras areon de 25,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 258 loĝantoj/km².

En la lastaj jaroj, pro sia proksimeco al Eŭropo (205 km el Sicilio) kaj al Afriko (113 km el Tunizio), la insulo iĝis celo de afrikaj migrantoj, kiuj provas eniri en Eŭropon kaj atingas la insulon per improvizitaj boatoj venantaj de Gabès, Zarzis el Tunizio aŭ de la libia marbordo. La fenomeno komenciĝis en 1992 kaj de tiam daŭre intensiĝis; tio iĝis politika prem-rimedo de la libiaj aŭtoritatoj al Italio kaj Eŭropa Unio. La insulo tiel akceptis 23 000 migrintojn en 2005 (13 000 en 2004 kaj 8 000 en 2003) - la nombroj dum la sekvaj jaroj de la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj daŭre plu altiĝis.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]