Tomislav Nikolić
Aspekto
Tomislav Nikolić [Томислав Николич] (naskiĝinta la 15-an de februaro 1952 en Kragujevac) estas serba politikisto (partio: Srpska Napredna Stranka / Serba Progresa Partio) kaj eksa vicprezidanto de la Serba Radikala Partio (Srpska Radikalna Stranka - SRS). De la 8-a ĝis la 13-a de majo 2007 li estis mallongan tempon prezidanto de la serba nacia asembleo. Ekde majo 2012 ĝis majo 2017 li estis prezidanto de Serbio[1]. Lin sukcedis Aleksandar Vučić.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri la retiriĝo kiel parlamentestro. germane
- La demando de la memstaro de Kosovo. Arkivigite je 2011-12-28 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Biografio. serbe
- La venko de ŝajna senŝanculo. angle
- Analizo de la venko de Nikolić. serbe
- Oficiala hejmpaĝo de la Serba Progresa Partio. Arkivigite je 2013-01-15 per la retarkivo Wayback Machine angle