Saltu al enhavo

Orienta Mediteraneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta Mediteraneo

Vikimedia Komunejo:  Maps of the Eastern Mediterranean [+]
vdr
Orienta Mediteraneo en germana mapo de 1906 (Justhus Perthes See Atlas: Őstliches Mittelmeer). Videblas la mapoj de la havenoj de Aleksandrio, Pireo, Korinto kaj Odeso.

Orienta Mediteraneo estas geografia koncepto kun historiaj kaj geopolitikaj nuancoj. Ĝi referencas al la orienta duono de la Mediteraneo, same kiel al la orienta duono de la Mediteranea baseno. La dividejo kun la Okcidenta Mediteraneo estas la areo de la markoloj kiuj apartigas la Sudan Eŭropon je la alteco de la Itala duoninsulo, la insuloj de Sicilio kaj Malto kaj la nordo de Afriko je la alteco de Tunizio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Apartenas al tiu regiono la insuloj de la orienta Mediteraneo, nome la plej grandaj Kreto kaj Kipro, kaj granda nombro de pli malgrandaj insuloj (Korfuo, Eŭbeo, Rodoso, Lesbo, ktp.), multaj el ili grupigitaj en arkipelagoj (Dodekanezo, Cikladoj, Ioniaj insuloj, Dalmataj insuloj, ktp.); kaj ampleksaj kontinentaj zonoj de la sudoriento de Eŭropo (Balkanio, inklude la areojn de ties suda pinto, Peloponezo) kaj okcidento de Azio (Anatolio, Levantenio) kaj nordoriento de Afriko (Egipto kaj Libio). La maroj en kiuj oni kutime subdividiĝas la Orienta Mediteraneo estas tiuj kiuj havas pli grandan separon kun la cetero: nome Adriatiko kaj Egeo.

La markolo Dardanelo, la Marmora Maro kaj la Bosporo separas la Orientan Mediteraneon disde la Nigra maro, kiu eĉ se ĝi formas geografian kontinuecon kun la Mediteraneo, ties specialaj trajtoj, kaj fizikaj kaj historiaj kutime faras ke ili estu konsiderataj apartaj entoj. Por ekzemplo, en tiuj maroj elfluas plej parto de la grandaj riveroj kiuj drenas etendegajn basenojn (Danubo, Dnipro, Dnestro, Don); dum nur Pado faras tion al Adriatiko.

La Nilo, tra sia giganta delto estas la ĉefa rivero de la Orienta Mediteraneo, kaj la nura granda rivero de Nordafriko. Sur la marbordo de Azio elstaras la Orontes, dum la rivero Jordano elfluas en interna maro (Morta maro). Aliaj elstaraj geografiaj elementoj estas la Taranta Golfo, la duoninsulo de Salento, la Laguno de Venecio, la golfo de Korinto, la golfo de Tesaloniko, kaj la duoninsuloj de Ĥalkidiko.

La landoj kaj teritorioj de la Orienta Mediteraneo estas Kipro, Grekio, Albanio, Libano, Sirio, Israelo, Jordanio, Turkio, Egiptio,[1] kaj Israelo.[2][3][4] [3][5] La landoj sub la termino Nordorienta Mediteraneo povus foje esti Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Kroatio, Grekio (kutime inkluditaj ene de Orienta Mediteraneo)[3][4] Slovenio, Norda Makedonio, Serbio, Montenegro, Rumanio, kaj Ukrainio.[2]

  1. The Report: Egypt 2010. Oxford Business Group.
  2. 2,0 2,1 Security and Environment in the Mediterranean: conceptualising security and environmental conflicts : with 177 figures and 144 tables. Springer Science & Business Media (28 September 2018).
  3. 3,0 3,1 3,2 . The European Union and the Cyprus Conflict: Modern Conflict, Postmodern Union. Manchester University Press (28 September 2018).
  4. 4,0 4,1 . Mediterranean Climate: Variability and Trends. Springer Science & Business Media (28a de septembro 2018).
  5. External Perceptions of the European Union as a Global Actor. Routledge (16a de oktobro 2009).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]