Saltu al enhavo

Arne Tiselius

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arne Tiselius
Nobel-premiito
Persona informo
Arne Wilhelm Kaurin Tiselius
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1902 (1902-08-10)
en Stokholmo
Morto 29-an de oktobro 1971 (1971-10-29) (69-jaraĝa)
en Helga Trefaldighet
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo malnova tombejo de Upsalo, Kvarter: 19 Gravplats: 1353 (1971–) 59° 51′ 10″ Nordo 17° 37′ 18″ Oriento / 59.852709 °N, 17.62156 °O / 59.852709; 17.62156 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Svedio vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Upsalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Tiselius vd
Profesio
Okupo biokemiisto
kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Biokemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Theodor Svedberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arne Wilhelm Kaurin Tiselius (naskiĝis en Stockholm, Svedio, 1902, mortis en Uppsala, 1971) estis sveda biokemiisto kiu ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1948 por esplorado de elektroforezo kaj adsorba analizo, kaj precipe por malkovroj pri seraj proteinoj.

Kaj unu frato de liaj du gefratoj, kaj la patro de Arne Tiselius mortis en lia frua vivo, kaj la familio translokiĝis al la patra grandpatro en Gotenburgo, rektoro Nils Abraham Tiselius. La familio estis iom povra, kaj lia patrino kaj juna Arne laboris por kontribui al la familia ekonomio. Lia instruisto kuraĝigis lia intereso por kemio.

Tiselius studis post gimnazia ekzameno en la Universitato de Upsalo, kaj en 1925 li iĝis asistenton de esplorado en la laboratorio de kemiisto kaj estonta Nobel-premianto The Svedberg. Li doktoriĝis en 1930 per disertaĵo pri metodo por studi la electroforezo de proteinoj.[1][k 1] Dum jaro, li vizitis la laboratorio de H.S. Taylor en usona Princeton, kaj stimulita de pluraj kontaktoj kun usonaj biokemiistoj kaj fizikaj kemiistoj, revene en Upsalo, daŭriĝis lian esploradon en proteinoj, kaj uzado de fizikaj metodoj pri biokemiiaj problemoj ĝenerale. Ĉi tio interalie rezultis en multe plibonigita metodo de elektroforeza analizo, publikigita en 1937.[1]

Li ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1948 “por lia esplorado de elektroforezo kaj adsorba analizo, precipe por liaj malkovroj koncerne la kompleksa naturo de seraj proteinoj”.[2][k 2]

Tiselius estis ano de la sveda Scienco-akademio ekde 1939, kaj ano de Inĝéniera scienco-akademio de 1944.

Tiselius estis prezidento de la sveda Konsilio de Naturscienca Esplorado 1946–1950, kaj 1951–1955 kaj prezidanto de la scienca komitato de la sveda Kancero-societo kaj prezidento de la Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio. Li iĝis ano de la Nobel-komitato por kemio en 1946, vicprezidanto de la Nobel-fondaĵo en 1947, kaj 1960–1964 li estis ĝia prezidanto.[1]

Luna kratero Tiselius

Li edziĝis kun Ingrid Margareta (Greta) Dalén, filino de juĝo Per Dalén en Gotenburgo. Kune ili havis du infanojn.[1] Krateron sur la luno (kun averaĝa diametro de 53 km-oj) Internacia Astronomia Unio nomis laŭ lin, Tiselius, en 1979,[3] kaj la sveda scienca ŝipo R/V Arne Tiselius, konstruita en 1976, ankaŭ nomis laŭ lin.

  1. Disertaĵo “The moving-boundary method of studying the electrophoresis of proteins”
  2. “for his research on electrophoresis and adsorption analysis, especially for his discoveries concerning the complex nature of the serum proteins” – adsorption analysis aŭ estas analizo per adsorbo aŭ iu tiel, aŭ analizo de adsorbo
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Nobel Lectures, Chemistry 1942-1962, Elsevier, Amsterdam, 1964
  2. The Nobel Prize in Chemistry 1948, NobelPrize.org
  3. https://planetarynames.wr.usgs.gov/Feature/6027