30-a de junio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 30-a de junio estas la 181-a tago de la jaro (la 182-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 184 tagoj restas.
Je la 30-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 296: Marceleno papiĝis
- 763: Venko de bizanca armeo super la bulgara en batalo de Anchialos (nun Pomorie en Provinco Burgas)
- 1377: Komenciĝis konstruado de la Ĉefpreĝejo de Ulm
- 1422: Venko de armeo de la Duklando de Milano super kantonoj de Svislando en batalo Arbedo
- 1520: Konkero de Meksiko - malvenko de konkistadoroj apud Tenoĉtitlano, mortfalis aŭ pereis 450-600 hispanoj kaj ĉ. 1000 aliancitaj indianoj dum nokta retiriĝado de la 30-a de junio/1-a de julio sub gvido de Hernán Cortés el la ĉefurbo de aztekoj
- 1559: Reĝo de Francio Henriko la 2-a morte vundiĝis je okulo dum turnirbatalo
- 1587: Post morto de reĝo Stefan Batory komenciĝis libera elektado en apudvarsovia Wola, rezulte de kio nova pola reĝo iĝis Sigismondo la 3-a Vasa
- 1643: Angla enlanda milito: venko de reĝa armeo super la parlamenta en batalo de Adwalton Moor (en Okcidenta Jorkŝiro)
- 1651: Batalo de Beresteĉko finiĝis kiam la pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro venkis tataran-kozakan armeon - la plej granda terbatalo de la 17-a jarcento
- 1692: Milito de la ligo de Augsburg: honora kapitulaco de nederlandaj defendantoj de fortikaĵo Namuro antaŭ franca armeo
- 1758: Sepjara milito: venko de aŭstra armeo super la prusa en batalo de Domstadtl
- 1797: Batalo de Dobronowice en Bukovina - la plej granda malvenka batalo, de 200-persona taĉmento de Joachim Denisko, alveninta de Otomana Imperio, post la insurekcio de Kościuszko
- 1805: Kreo de Teritorio Miĉigano
- 1864: Rezulte de premo fare de naturdefendantoj prezidento Abraham Lincoln subskribis leĝon kun certigo de protekto al Valo Yosemite en Kalifornio kaj al gigantaj sekvojoj, sude de ĝi
- 1881: Francio: Jules Ferry aprobis leĝon pri publika kunvenlibereco (krom politikaj partioj), kiu anstataŭigis la devon de antaŭa rajtigo per simpla deklaro
- 1894: En Londono super Tamizo malfermiĝis Tura ponto - parte baskula ponto kaj pendoponto
- 1905: Teorio de la relativeco: Albert Einstein publikigis en "Annalen der Physik" artikolon Zur Elektrodynamik bewegter Körper, estanta bazo de la speciala teorio de relativeco
- 1908: Apud la rivero Ŝtona Tungusko (la Rusia imperio) okazis evento de Tungusko, dum kiu estis detruitaj 80 milionoj da arboj sur pli ol 2 mil km² de la tajgo kaj ebenigitaj pli ol 2 150 km²
- 1911: Flago de Portugalio kaj la blazono oficialiĝis
- 1912: 28 personoj pereis en la plej mortiga en historio de Kanado atako de tornado en urbo Regina, en la provinco Saskaĉevano
- 1913: Germana Reichstag aprobis defendan leĝproponon, kiu antaŭvidas laŭpaŝan pliiĝon de la armeo
- Unua mondmilito
- 1929: Dua Pola Respubliko: en parka maŭzoleo de Tarnów oni metis cindrojn de generalo Józef Bem, alvenigitaj de Sirio
- 1930: Brita-iraka interkonsento estis subskribita en Bagdado, finanta la britan mandaton en Mezopotamio - du jarojn poste Reĝlando Irako akiras formalan sendependecon
- 1934: "La nokto de la longaj tranĉiloj" en Tria Regno - oficiale oni murdis 77 personojn (neoficiale ĉirkaŭ 400) de Sturmabteilung (SA) pro ŝajna puĉo kontraŭ Hitler
- 1940: Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono fondiĝis
- Dua mondmilito
- 1940: sovetaj regopovoj finis la trian deportadon de poloj el Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko, kadre de kiu ekde la 20-a de junio oni forveturigis en Sovetunion ĉirkaŭ 80 mil personojn; Germanio okupis britajn Manikinsulojn; Maginot-linio: lastaj taĉmentoj de la franca garnizono kapitulacis; Pola Rezistomovado: generalo Sikorski ordonis krei en la lando ĉefkomandejon de la Asocio de Armita Batalado
- 1941: germana invado al Sovetunio: al Lvivo 7 horojn antaŭ anekso de la urbo fare de Wehrmacht, eniris ukraina Bataliono "Nachtigall", samtempe komenciĝis pogromoj de judoj en Lvovo - dum 4 tagoj oni murdis 4000 judojn; germana armeo konkeris fortikaĵon de Bresto; reĝimo de Vichy rompis diplomatiajn rilatojn kun Sovetunio; Sovetunio: kreo de Ŝtata Defend-Komitato sub gvido de Josif Stalin, Ladoga-Militŝiparo kreita; Kanado: ekvarbado de soldatoj el naskiĝjaroj 1917-1920
- 1942: en Varsovio germanoj mortigis Tadeusz Pruszkowski, pentriston kaj rektoron de Akademio de Belartoj; ĉesis defendo de Sebastopolo; okcidente de Bermudo usona hidroplano sinkigis germanan submarŝipon U-158
- 1943: Gestapo arestis ĉefkomandanton de la Pola Enlanda Armeo generalon Rowecki; nokte en arbaro apud vilaĝo Jeziorko germanoj pafmortigis 62 politikajn malliberulojn; Komitato pri Polaj Infanoj en Sovetunio estis fondita por organizi ilian protekton kaj polan edukadon
- 1944: Gestapo arestis en Lublin 125 membrojn de Pola Laborista Partio; en Itala Sociala Respubliko aperis faŝistaj Nigraj Brigadoj; venko de usona armeo en batalo de Cherbourg; universala kontraŭgermana striko de laboristoj kaj loĝantaro en Kopenhago (ĝis la 2-a de julio)
- 1945: Pacifika Milito: Batalo de Okinavo finiĝas per la Alianca okupado de la japana insulo
- 1945: Stalin nuligis aŭtonomecon de Krimeo
- 1945: Stalinismo: Státní bezpečnost (Ŝtata Sekureco) estis fondita en Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: popola referendumo en Pollando
- 1947: Ŝevĉenka Scienca Societo, translokigita de Lvovo, rekomencis laboron en Okcidenta Germanio
- 1948: Stalinismo: sekreta servo en Pollando arestis faman partizanon Zygmunt Szendzielarz (mortigitan post torturoj)
- 1948: William Shockley, Walter Houser Brattain kaj John Bardeen el Bell Labs anoncis kreon de transistoro
- 1949: Nord-Koreio: Korea Laborista Partio fondiĝis
- 1953: Germana Komitato de UNICEF fondiĝis
- 1960: Belga Kongo fariĝis sendependa
- 1963: Pollando: Hel, Jastrzębie-Zdrój kaj Władysławowo iĝis urboj
- 1963: Paŭlo la 6-a ricevis papan tiaron - la lasta papa kronado
- 1964: Flago de Tanzanio oficialiĝis
- 1972: UTC: unuan fojon oni plilongigis diurnon per aldono de supersekundo - rezulte de tio la tagonokto daŭris 86.401 sekundojn
- 1973: Trolebusa transporto en Varsovio estis likvidita - refunkciis por la jaroj 1983-1995
- 1973: Plena suna eklipso videbla super Sud-Ameriko, Atlantiko kaj Afriko
- 1974: Sendependecpartio gajnis parlamentan baloton en Islando
- 1975: Paul Biya iĝis unua ĉefministro de Kameruno
- 1977: Sudorientazia Traktatorganizo malfondiĝis
- 1981: Germanio: la tria proceso kontraŭ SS-personaro de la koncentrejo-ekstermejo Majdanek en okupata Pollando finiĝis en Duseldorfo
- 1983: Komunista krimo: en Gdańsk oni trovis korpon de Jan Samsonowicz, aktivulo de la Movado de Juna Pollando, Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj Solidareco
- 1984: John Turner iĝis ĉefministro de Kanado
- 1988: Franca episkopo Marcel Lefebvre kune kun brazila episkopo konsekris sen konsento de la papo kvar episkopojn por la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a, pro kio li estis ekskomunikita
- 1988: Komunista krimo: nokte de la 29/30-a de junio en Varsovio mortis, pli frue forte batita, profesoro Jan Strzelecki, soldato de la ribelo de Varsovio, sociologo kaj konsilanto de Solidareco
- 1989: En Varsovio milico brutale dispelis manifestacion kontraŭ generalo Wojciech Jaruzelski, deklamanta sloganon Jaruzelski devas foriri
- 1989: Armea generalo Omar al-Baŝir ekprezidentiĝis en Sudano
- 1991: Oficiala fino de la foriro de la sovetia armeo el Hungario
- 1991: Krimeo: unua sesio de Meĝliso, gvidata de Mustafa Ĝemilev finiĝis en Simferopolo kun akcepto de himno kaj nacia flago de la krime-tataroj
- 1993: Ĉeĥio kaj Slovakio membriĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 1994: Pollingva radiostacio de Radio Libera Eŭropo en Munkeno ĉesis disaŭdigadon
- 1996: Pollando: Salminejo Wieliczka post kelkaj jarcentoj ĉesis ekspluati salon
- 1997: Finiĝis la 90-jara luo de Honkongo fare de Britio
- 2002: Brazila nacia teamo de futbalo venkis en la Futbala Mondpokalo
- 2005: Samseksa edz(in)eco en Hispanujo leĝigita de Kortesoj, ekvalidis la 3-an de julio
- 2009: Unusola franca knabino travivis katastrofon de la Flugo 626 de Yemenia Air super la Hinda Oceano, 152 personoj pereis
- 2010: Benigno Aquino la 3-a iĝis prezidento de Filipinoj
- 2010: Christian Wulff iĝis prezidento de Germanio
- 2012: Mohamed Mursi iĝis prezidento de Egiptio
- 2015: Sumatro: en katastrofo de indonezia armea transporta aviadilo super la urbo Medano 143 personoj pereis, en tio 22 sur la tero
- 2016: Rodrigo Duterte iĝis prezidento de Filipinoj
- 2019: Literatura Pikniko kadre de la nomtago de Jan Kochanowski okazanta en Varsovio, Londono, Nov-Jorko, Los-Anĝeleso, Madrido kaj Ateno
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Ukraina Aer-Armeo faris pli ol 20 atakojn sur la tuta frontlinio de 1200 km, i.a. kontraŭ municideponejo kaj Serpento-insulo, kie soldatoj de rusia garnizono retiriĝis; en Lvivo okazis kunveno de 10 kultur-ministroj por pli efike protekti ukrainan kulturon; en Pollando finiĝis konstruado de 180 km longa barilo ĉe la belorusa-pola ŝtatlimo
- 2023: Usona Departemento de Ŝtato konsentis vendi al Ĉeĥio ĉasaviadilojn F-35; Monda Banko konfirmis prunton de 1,5 mld da dolaroj por Ukrainio, kion Japanio garantias; en Pollando rusa hokeisto estis aresita kiel la 14-a suspektito pri spionado; oni informis pri morto de vicprezidantino de rusa banko, kiu elfalis tra fenestro
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1468: Johano la Konstanta, saksia princo-elektisto (m. 1532)
- 1470: Karlo la 8-a, reĝo de Francio (m. 1498)
- 1478: Johano de Aragono kaj Kastilio, dua filo de Katolikaj Gereĝoj (m. 1497)
- 1503: Johano Frederiko la Grandanima, saksia princo-elektisto (m. 1554)
- 1538: Bonaventura Vulcanius, belga diplomato, filologo kaj humanisto (m. 1614)
- 1647: Johano Georgo la 3-a (Saksio), princelektisto kaj regna marŝalo (m. 1691)
- 1685: Dominikus Zimmermann, germana arkitekto kaj stukisto (m. 1766)
- 1691: Friedrich Albrecht Augusti, germana pedagogo kaj teologo (m. 1782)
- 1722: Jiří Antonín Benda, ĉeĥa komponisto, reprezentanto de muzika klasikismo, fondinto de melodramo (m. 1795)
- 1741: Ignác Batthyány, episkopo de Transilvanio, historiisto (m. 1798)
- 1755: Paul Barras, franca politikisto, komisiito de Franca Revolucia Armeo, ĉefestro de Direktoraro, adepto de resurtronigo (m. 1829)
- 1779: Adam Heinrich Müller, germana ekonomikisto, publicisto, literaturrecenzisto, teoriulo de la ŝtato kaj pioniro de ekonomia romantismo (m. 1829)
- 1791: Félix Savart, franca fizikisto, kiu formulis leĝon de Biot-Savart (m. 1841)
- 1801: Frédéric Bastiat, franca ekonomikisto kaj klasika liberala verkisto (m. 1850)
- 1814: Franz von Dingelstedt, germana verkisto kaj dramaturgo (m. 1881)
- 1817: Joseph Dalton Hooker, angla botanikisto kaj vojaĝisto (m. 1911)
- 1825: Hervé, franca komponisto, kunfondinto de franca opereto (m. 1892)
- 1827: Jacques-Louis Soret, svisa kemiisto malkovrinta spektroskopie holmion (m. 1890)
- 1833: Manuel Amador Guerrero, prezidento de Panamo (m. 1909)
- 1847: Ödön Nemes, hungara verkisto kaj pedagogo, redaktoro de "Transilvanio Novaĵdonanto" (m. 1902)
- 1860: Gyula Andrássy, hungara nobelo, aŭstra grafo, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1929)
- 1861: Siegfried Lederer, germana instruisto, volapukisto kaj esperantisto, eldoninto kaj redaktoro de "Universo" kaj de "Ĉirkaŭ la mondo", tradukisto de Bildolibro sen Bildoj de Andersen (m. 1911)
- 1868: Alois Musil, ĉeĥa katolika pastro, arabisto, bibliisto, vojaĝisto, geografo, lekciisto kaj verkisto (m. 1944)
- 1875: Hans L. Egerrup, dana instruisto kaj kuracisto, estrarano de Centra Dana Esperantista Ligo, Esperanto-verkisto (m. 1954)
- 1877: Julio Mangada, hispana militisto, framasaono kaj esperantisto, kunfondinto de la gazeto "Homaro" kaj de Hispana E-Asocio, reprezentanto de hispana registaro dum kvin UK-oj (m. 1946)
- 1880: Adolf Schemel, aŭstra politikisto kaj juristo (m. 1961)
- 1884: Ernő Szép, hungara poeto, dramisto, verkisto (m. 1953)
- 1888: Wanda Dynowska, pola teozofino, jogano, tradukistino, popularigantino de la barata kaj tibeta kulturo kaj la pola en Barato, fondintino kaj gvidantino de Pola-Barata Biblioteko (m. 1971)
- 1891: Jenő Sándor, hungara komponisto (m. 1971)
- 1892: László Lajtha, hungara komponisto, membro de Franca Akademio (m. 1963)
- 1893: Walter Ulbricht, gvidanto de Germana Demokratia Respubliko (m. 1973)
- 1898: György Apponyi, hungara aristokrato, politikisto, parlamentano kaj ĵurnalisto (m. 1970)
- 1899: Jón Helgason, islanda poeto, verkisto, filologo kaj tradukisto en islandan lingvon (m. 1986)
- 1899: František Tomášek, primaso de Bohemio, apoginta Ĉarton 77 kaj partoprenantojn de la Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 (m. 1992)
- 1904: Léon Bergiers, belga esperantlingva verkisto, aktivulo de SAT, kiun li forlasis favore al Internacio de Proleta Esperantistaro, tradukisto kaj kontribuanto al Sennacieca Revuo kaj La Nova Etapo (m. nekonata)
- 1907: Roman Ŝuĥeviĉ, ukraina politikisto, komandanto de Ukraina Ribela Armeo, respondeca pri t.n. Volinia masakro (m. 1950)
- 1911: Czesław Miłosz, pola Nobelpremiita poeto, verkisto, tradukisto, diplomato, historiisto pri literaturo (m. 2004)
- 1912: István Szőts, hungara filmreĝisoro kaj scenarlibretisto (m. 1998)
- 1912: Viktor Fischl, ĉeĥa-israela poeto, tradukisto, ĵurnalisto, publicisto, diplomato (m. 2006)
- 1913: Lajos Vayer, hungara arthistoriisto okupiĝanta pri renesanco, profesoro kaj membro de Hungara Scienca Akademio (m. 2001)
- 1926: Paul Berg, usona biokemiisto Nobelpremiita (m. 2023)
- 1926: Telesforas Lukoševičius, litova pedagogo kaj tradukisto, estrarano de Litova E-Asocio, membro de AIS, Honora Membro de UEA (m. 2013)
- 1933: Derek Bentley, juna brita ekzekutita krimulo (m. 1953)
- 1936: Assia Djebar, alĝeria romanverkistino, tradukistino kaj filmreĝisorino, unua verkistino el Magrebo aliĝinta al Franca Akademio (m. 2015)
- 1938: Perla Martinelli, svisa-itala esperantistino, aktivulino de La Patrolo kaj LF-Koop, ĉefredaktorino de "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto" kaj "Femina", sekretario de la Akademio de Esperanto, prezidantino de SES kaj Kultura Centro Esperantista, kunfondintino de Esperanta PEN-Centro kaj de Esperanta Civito
- 1945: Károly Désy, hungara skulptisto
- 1949: Alain Finkielkraut, franca verkisto, politika filozofo kaj eseisto, membro de Franca Akademio
- 1950: Vilmos Ferenc Erőss, rumania hungara lokhistoriisto, filatelisto
- 1950: Olga Hepnarová, ĉeĥa amasa murdistino, pendumita (m. 1975)
- 1951: Stanley Clarke, usona komponisto kaj basisto
- 1954: Serĵ Sargsjan, prezidento de Armenio, partopreninta la militon en Montara Karabaĥo
- 1963: Yngwie J. Malmsteen, sveda gitaristo de metalroko, komponisto, kantaŭtoro
- 1966: Mike Tyson, usona boksisto, mondmajstro
- 1970: Leonardo Sbaraglia, argentina aktoro
- 1971: Monica Potter, usona aktorino
- 1985: Rafał Blechacz, pola pianisto
- 1985: Michael Phelps, usona naĝisto
- 1991: Kaho, japana aktorino kaj modelino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1337: Eleanora de Clare, edzino de Hugo Despenser (la pli juna) (n. 1292)
- 1364: Arnošt z Pardubic, unua ĉeĥa ĉefepiskopo, kunfondinto de la universitato de Karolo (n. 1297)
- 1468: Damo Eleanor Talbot, amorantino de Eduardo la 4-a (Anglio) (n. nekonata)
- 1520: Moktezumo la 2-a, reganto de Azteka imperio, murdita (n. 1466)
- 1522: Johano Reuchlin, germana filozofo, renesanca humanisto, poeto, hebreisto (n. 1455)
- 1538: Karlo de Egmond, nederlanda duko de Geldern (n. 1467)
- 1607: Cezaro Baronio, itala historiisto, hagiografo kaj kardinalo, servisto de Dio (n. 1538)
- 1785: James Oglethorpe, brita generalo, fondinto de la kolonio Georgio (n. 1696)
- 1794: Rozalia Lubomirska, pola princino, gilotinita (n. 1768)
- 1817: Abraham Gottlob Werner, germana geologo kaj mineralogo (n. 1749)
- 1857: Alcide d'Orbigny, franca naturalisto, paleontologo, zoologo (n. 1802)
- 1901: Dezső Szilágyi, hungara politikisto, ministro por justicafero, universitata profesoro (n. 1840)
- 1902: Josef Durdík, ĉeĥa filozofo, kritikisto, oratoro (n. 1837)
- 1919: John William Strutt Rayleigh, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de argono (n. 1842)
- 1934: Viktimoj de la nokto de longaj tranĉiloj fare de SS, kontraŭuloj de Hitler
- Ernst von Wolzogen, germana verkisto kaj komponisto, kreinto de literatura kabaredo (n. 1855)
- Kurt von Schleicher, germana politikisto kaj generalo, lasta kanceliero de Vajmara Respubliko (n. 1882)
- Ferdinand von Bredow, germana generalo, ĉefo de Abwehr (n. 1884)
- Ernst Röhm, naziisma aktivisto, stabestro de SA, organizanto de la Röhm-puĉo (n. 1887)
- Gregor Strasser, nacisocialisma politikisto, kreinto de politika direkto pri tuta forĵeto de kapitalismo favore al nacia socialismo (n. 1892)
- 1942: Josef Mašín, ĉeĥa staba oficiro, batalanto de rezistomovado (n. 1896)
- 1945: Ernst Anding, germana astronomo el Gotha (n. 1860)
- 1952: Mauno Pekkala, ĉefministro de Finnlando, demisiita de Juho Kusti Paasikivi (n. 1890)
- 1953: Elsa Beskow, sveda verkistino de porinfanaj libroj, pentristino kaj ilustristino (n. 1874)
- 1953: Vsevolod Pudovkin, soveta kinreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1893)
- 1956: Gábor Kovásznai, rumania hungara advokato, redaktoro (n. 1887)
- 1959: José Vasconcelos, meksika filozofo, advokato, politikisto kaj verkisto pri Meksika revolucio (n. 1882)
- 1961: Lee De Forest, usona inventisto, aŭtoro de 300 patentoj (n. 1873)
- 1963: Ferenc Boros, rumania hungara tradukisto, verkisto (n. 1908)
- 1966: Giuseppe Farina, itala aŭtosportisto kaj piloto de Formulo 1, ekonomikisto (n. 1906)
- 1986: László Lékai, primaso de Hungario, ĉefepiskopo de Esztergom (n. 1910)
- 1989: Rostislav Platt, sovetia kina kaj teatra aktoro (n. 1908)
- 1999: Zoltán Kovács, rumania hungara pentristo (n. 1913)
- 2001: Chet Atkins, usona gitaristo de kontreo (n. 1924)
- 2002: Josef Buršík, ĉeĥoslovaka militisto, Heroo de Sovetunio (n. 1911)
- 2002: Francisco Cândido Xavier, brazila mediumo verkinta psikografie pli ol 400 librojn (n. 1910)
- 2005: Fernando de Diego, hispana neologismema tradukisto el la angla, franca kaj hispana al Esperanto, kontribuinta i.a. al "Monda Kulturo", "Fonto", "La Gazeto", vortaristo kompilinta Gran Diccionario Español-Esperanto, Honora Membro de UEA (n. 1919)
- 2011: Emil Petrovics, serba-hungara altlerneja instruisto kaj komponisto (n. 1930)
- 2011: Georg Maximilian Sterzinsky, germana kardinalo, ĉefepiskopo de Berlino (n. 1936)
- 2012: Jicĥak Ŝamir, ĉefministro de Israelo (n. 1915)
- 2014: Christian Führer, germana protestanta pastoro, organizanto de kontraŭkomunistaj lundaj manifestacioj en GDR (n. 1943)
- 2015: Lajos Bács, rumania hungara komponisto, dirigento (n. 1930)
- 2015: György Korondi, hungara tornisto kaj operkantisto (tenoro) (n. 1936)
- 2017: Simone Veil, franca politikistino, unua virina prezidanto de Eŭropa Parlamento, membro de Franca Akademio (n. 1927)
- 2019: Borka Pavićević, serba publicistino, dramaturgo kaj aktivulino (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Rememoroj kaj festoj en Katolika Eklezio:
- Ladislao la 1-a, hungara reĝo, Patrona Sanktulo de Hungario
- Nacia tago en Demokrata Respubliko Kongo, tago de la sendependiĝo (1960)
- Internacia Tago pri Asteroidoj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 30-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.